LSG
         
  English français español nihon svenska  
  Logotipo de LSGLSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj  
         
 

frontpaĝo
kiuj ni estas
statuto
membriĝo
kotizo
ligiloj
yahoo (lsg-ano)

 

FORUMO
bulteno de LSG

Malnovaj numeroj. (La lasta numero aperos ĉi tie nur kiam ĝi ne plu estas la lasta.)
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
 

Enlistiĝu al lsg-ano



Servo de groups.yahoo.com

klarigo

 

! ! 15 s. >> http://lsg-esperanto.org ! !

Klarigoj

kiel aliĝi al diskutlisto "lsg-ano"

Se vi ne jam havas Yahoo-ID, klaku sur la ligilo Diskutejo lsg-ano kaj poste sur Click here to register sub titolo Sign in / New users. Poste plenigu la formularon, kiun vi vidos tiam – sube troviĝas traduko. Poste vi ricevos konfirman retleteron en via retkesto, kiun vi nur resendas kiel konfirmon, ke vi vere volas registriĝi. Tiam vi teorie tuj povus ekuzi la diskutejon, sed povas okazi, ke vi devas atendi kelkajn horojn antaŭ ol via membreco funkcios.

Sed poste vi povos klaki denove sur la ligilo Diskutejo lsg-ano kaj enskribi vian Yahoo-ID kaj pasvorton sub titolo Sign in / Registered users (vi devas esti tre preciza pri la literumado kiam vi enskribas). Nun klaku la Sign in -butonon. En la nova fenestro vi povas vidi lsg-ano sub titolo My Groups. Klaku ĝin kaj vi estos en nia diskutejo.

La unuan fojon ene de nia diskutejo, klaku sur Post sub titolo Home kaj skribu mallongan prezentadon pri vi mem. Poste sendu ĝin – sub la skribareo vi trovas la butonon Send. Se vi volas respondi al iu el la diskuteroj, klaku sur Reply en la supro de la letero.

Kiam vi estas preta, ne forgesu klaki sur Sign out en la supro de la retpaĝo.

Traduko de la registra formularo

Yahoo!ID:  Elektu nomon por vi.
Password:  Elektu propran pasvorton.
Re-type Password:  Skribu la pasvorton denove.

Security Question:  Se vi iam forgesos vian pasvorton, vi tamen povos identigi vin, se vi elektis "sekureco-demandon". Klaku la sageton kaj elektu ekz. la unuan frazon: "What is your pet's name?" – Kio estas la nomo de via dorlotbesto?
Your Answer:  La respondo de la supra demando (do, la nomo de via dorlotbesto).
Birthday:  Dato de via naskiĝo.
(Month Day, Year):  Monato Tago, Jaro.
Alternate Email:  Skribu vian retadreson (vian ordinaran aŭ alian).

First Name:  Via persona nomo.
Last Name:  Via familia nomo.
Language & Continent:  Indiku vian naciecon.
Zip/Postal Code:  La poŝtnumero al via urbo aŭ simile.
Gender:  Via sekso.
Industri:  Indiku vian profesian branĉon.
Title:  Elektu vian titolon.
Specialization:  Indiku vian profesian specialiĝon.

Contact me occasionally about special offers, promotions and Yahoo!features:  Forigu la hoketon en la kvadrateto (alie vi havos amason da "spamo").
Interests (optional):  Ne metu hoketon ie ĉi tie, alie ili vendos vian retadreson al diversaj komercaj establaĵoj.

Enter the word as it is shown in the box below:  Enskribu en la rektangulon la vorton, kies bildon vi vidas tuj sube.

Klaku nun la butonon "Submit This Form" dekstre (vi eble devas ŝovi la ekranan bildon maldekstren por vidi la butonon).
Se vi ne plenigis la formularon je la kontentiĝo de Yahoo! ili montras novan paĝon kun ruĝa teksto kie ili volas ke vi denove enskribu vian informojn.

Bonan sukceson!

 
         
 
 
© LSG
LSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
lasekretario@gmx.net
www.forumo.hpg.com.br